La araba civilizacio kaj tiu propreca formo de la arto, kiun oni povas nomi araba arto, disvastiĝis en la araba mondregiono kune kun la religio de Mahometo. Ĝi konkeris ne nur Arabion, sed ankaŭ la tutan teritorion de Islamo. Kelkaj ĝiaj elementoj, kiuj devenis el la pli simpla arto de la nomadaj arabaj triboj, evoluis plu sub la efiko de pli altnivela arto de tiuj popoloj, kun kiuj la araboj kontaktiĝis dum la religiocelaj kaj konkeraj militiroj, kiel ekzemple la arto de Okcident-Azio kaj la Bizanca arto de Orient-Eŭropo, la artoj persa, egipta, kopta, eĉ tiu de la antikva Babilono kaj Asirio forte efikis la strukturon de la araba arto. Tamen, kvankam okazis abunda kaj ofte arbitra aplikado de tiuj diversaj elementoj, la araba arto havas memstaran valoron. En ĝi havas gravan rolon la arkitekturo kaj la ornama arto ligita al ĝi, sed la pentroarto tute mankas, ĉar la Korano malpermesas prezenti vivajn estaĵojn sur bildoj. La ĉefa objekto de la arkitekturo estas moskeo, kiu laŭ la islama kredo estas ne la hejmo de Dio, sed nur ejo por preĝi. La originala formo de la moskeo estas simpla halo, kiu havas komunan spacon kun korto, ĉirkaŭita de kolonaro. Meze de la korto troviĝas puto. Alian artan ideon realigas la moskeoj kun kupolo, kiuj konstruiĝis laŭ la arkitekturaj konoj de Bizanco. Estas karakteriza elemento de la moskeoj alta, maldika minareto, ofte eĉ minaretoj, kiuj servas ne por teni sonorilegojn, kiel la turo de kristanaj preĝejoj, sed por publikigi per laŭta kriado la horojn de la preĝado. La plejparte simplan eksteraĵon de la konstruaĵoj rompas pordo- kaj fenestroaperturoj de abunde variaj formoj, kaj la murŝtonoj ofte havas diversajn kolorojn por veki pli intensan impreson. La ĉefajn arkitekturajn ideojn kaj elementojn la araboj plejparte prenis de aliaj popoloj, sed ilia kaprica, pompa, ofte strukture nelogika aplikado estas rezulto kaj valoro de la propreca araba skolo. La kolonoj ofte imitis tiujn de fremdaj konstruaĵoj. La specialaj arabaj kolonoj estas tre maldikaj, malsupre ili havas ringoforman ornamaĵon. Supre ili plej similas al la Bizancaj formoj, sed ili estas pli abunde ornamitaj ol tiuj. Precipe karakterizas la araban arkitekturon la aplikado de arkoj laŭ variaj formoj. La ornamaĵoj konsistas plejparte el geometriaj elementoj, ekstreme skizaj figuroj de plantoj. Oni povas indiki, de kiu popolo devenis la unuopaj elementoj, sed la araba arto laŭ memstara maniero, nekomparebla eltrovemo kaj nobla gusto – kaprice, sed tamen logike – perfektigis ilin. La ornamaĵojn kompletigas la kolorigo, kiu pruvas la altnivelan kolorkulturon de la araboj. Ankaŭ la zigzagaj literoj de la araba alfabeto, prezentantaj citaĵojn el la Sankta Korano, ofte estis aplikitaj kiel ornama elemento.
Andrásy Gyula élete
Grafo Julio Andrássy estas unu el la plej gloraj personoj de la hungara historio. Li naskiĝis en la urbo Kassa la 3-an de marto 1823. Lia Patro estis grafo Karlo Andrássy, ŝia patrino grafino Etelka Szápáry, kiu zorge tenis en siaj manoj lian edukadon. Laŭ la kutimo de la tiamaj aristokratoj, fininte siajn studojn li vojaĝis eksterlanden, kaj interamikiĝis kun eminentuloj precipe el Francio. Post lia reveno al la hejmlando forte impresis lin la karaktero kaj politika agado de Széchenyi. Li ekkonis la faman politikiston ĉe la laboroj, kiam oni reguligis la fluon de Tibisko, kaj kiam Széchenyi –proksime al Tiszadob – ĝuste organizis la unuan kompanion kontraŭ la inundoj de la rivero. Széchenyi jam en tiu tempo antaŭdiris ke la juna Julio Andrássy estas destinita por alta pozicio en la direktado de la lando kaj monarkio, kaj li deklaris, ke la juna grafo estos lia posteulo en la direktado de la riverreguligaj laboroj kaj en la klopodoj por savi la loĝantaron kiu vivas en la inundregiono de Tibisko. Tamen, kiam en 1847 en la departemento Zemplén oni elektis lin deputito por la lasta feŭdala parlamento, dum la debato pri la administracia strukturo li aliĝis al la radikala partio de Kossuth. La juna aristokrato plurfoje alparolis en la parlamento, kaj en 1848 li akiris la pozicion de departementestro en Zemplén. Aŭtune, kiam li informiĝis, pri la Kroata invado, li kiel la ĉefkomandanto de la nacia milicio, ekbatalis. Li partoprenis la batalon ĉe Pákozd, poste – dum la tuta printempa militiro – li estis la adjutanto de ĉefkomandanto Görgei. Post la malvenko de la liberbatalo li forlasis sian patrion, kaj en okcidento (en Parizo kaj Londono) li provis veki simpation al la afero de la hungara liberbatalo en la eminentaj rondoj de Eŭropo, tamen li ne atingis ion pli, ol afablajn kaj amikajn vortojn. Dum li faris siajn diplomatiajn provojn, en la hejmlando oni kondamnis lin al mortpuno same kiel la aliajn emigrintojn. Li sukcesis veni hejmen nur per amnestio akirita helpe de sia patrino, sed tuj post la alveno li aliĝis al la rondo de Deák, kiu jam per pacaj rimedoj deziris solvi la malkonsentojn inter la monarkio kaj Hungario. La tuta lando ĝoje akceptis la informon, kiam oni levis lin al la posteno de ĉefministro, kaj Deák mem gratulis al li.
Kiel ĉefministro, en la unuaj jaroj li ne povis eviti pasiajn diskutojn kontraŭ la meze maldekstra partio de Kolomano Tisza, kiun kontentigis nek la politikaj nek la konstituciaj rezultoj. Aliflanke estis konsilinde havi singardemon kontraŭ la kaŝe agantaj spionoj de la viena kortego, kiuj endanĝerigis la dualisman politikon.
Miért a mandarin
En Eŭropo oni ordinare pensas, ke en la tuta Ĉinio oni parolas nur unu lingvon – la Ĉinan. Estas vero, ke la loĝantoj de Pekino, same kiel la loĝantoj de la urboj Kantono, Ŝanhajo, Futŝano aŭ Amojo parolas ĉine, tamen aliflanke ankaŭ tio estas vera, ke la plej granda parto de la loĝantaro en la menciitaj urboj ne povus pli bone kompreni la loĝanton de alia urbo, ol ekzemple la berlinano la londonanon, aŭ la parizano la nederlandanon. La naturo de la diversaj dialektoj de Ĉinio havas nenion komunan kun la “Patois” aŭ la simpla “dialekto de la ordinara vivo”: ili estas parolataj de la eminentuloj, kiel ankaŭ de la simpla popolo, de la instruituloj, de la oficisto, kiel ankaŭ de la “kuli”. La dialekto estas aparta lingvo, unu el la multaj kaj tre malsamaj lingvoj, kiujn oni trovas en Ĉinio. Estas vero, ke ili estas parencaj inter si kaj trovas sin inter si reciproke en tia sama rilato, kiel ekzemple la araba al la hebrea, sira kaj aliaj semitaj lingvoj, aŭ kiel la germana al la angla, holanda, dana, sveda ktp. Tiujn ĉi multegajn dialektojn oni povus dividi en la sekvajn ok ĉefajn klasojn. La kantona, hakka, amoja, svatana, ŝanhaja, ningpoa, hajnana kaj mandarina. El tiuj ĉi lingvoj la lasta estas la plej juna. La supra fakto malpravigas tiun tre disvastiĝintan opinion, ke la mandarina dialekto estas la lingvo de Ĉinio, kaj tiun supozon, ke la ceteraj lingvoj estas nur dialektoj. La kantona lingvo estas pli simila al la antikva lingvo de Ĉinio – kiu estis parolata antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj – ol la mandarina. La plej disvastiĝinta lingvo tamen estas la mandarina, kiu en tia aŭ alia formo estas parolata en dek kvar aŭ dek kvin el la dek naŭ provincoj, en kiujn Ĉinio estas dividita. Malgraŭ la diversaj dialektoj, per la lingvo mandarina oni povas komprenigi sin ĉie, kie tiu ĉi lingvo estas parolata. Se oni kalkulos, ke la loĝantaro de Ĉinio estas grandnombra, oni povas diri, ke ĉirkaŭ ilia 83 % parolas la lingvon mandarinan. Ĉiuj devas koni tiun ĉi lingvon, kaj ĉiuj, kiuj ĝin ankoraŭ ne parolas, devas ĝin lerni. La aliaj lingvoj de Ĉinio estas parolataj de pli malgranda nombro da homoj, tamen en ĉia okazo tiu ĉi nombro estas ankoraŭ sufiĉe granda.
Még kettő
Per kia originala maniero difinas la tempon en Ĉinio malriĉaj homoj, kiuj ne posedas horloĝon? Pri tio Le Hube, la franca vojaĝanto, rakontis la sekvan historion: Iun tagon, kiam ni volis viziti niajn ĉinajn amikojn, kiuj antaŭ nelonge akceptis la religion de Kristo, ni survoje renkontis knabon, kiu paŝtis bovon. Preterirante ni demandis lin, ĉu jam estas la 12-a horo. La knabo rigardis al la suno, sed ĝi estis kaŝita malantaŭ densaj nuboj, tiel, ke li ne povis konsiliĝi kun tiu ĉi natura horloĝo. – La ĉielo estas tro dense kovrita per nuboj – li diris – sed atendu momenton! Li kuris en la plej proksiman korton de iu vilaĝano, kaj post minuto revenis kun kato sur la brako. – Rigardu – li diris – ankoraŭ ne estas la 12-a horo. – kaj samtempe li montris al ni la okulojn de la kato supren ŝovante ĝiajn palpebrojn. Ni kun mirego rigardis la knabon, sed lia eksteraĵo restis tute serioza, kaj la kato, – kvankam la operacio ŝajne ne tre plaĉis al ĝi, tamen videble kutiminta al ĝi – restis tre trankvila, kvazaŭ ĝia speciala okupiĝo estus: roli kiel horloĝo. Tre bone, knabo, koran dankon! – ni diris, kaj ni konfuziĝis ricevinte la klarigon de la knabo. Kiam ni baldaŭ trovis niajn amikojn, nia unua afero estis demandi pri tiu miraklo. Ili tre miris pro nia malscio, kaj rapide kolektis kelkajn dekojn da katoj el la ĉirkaŭaĵo, por montri al ni, ke la horloĝoj en iliaj okuloj ĉiuj funkcias regule. La pupilo de la okuloj de la katoj ĝis tagmezo iom post iom malgrandiĝas, kaj tiam atingas sian plej mallarĝan kuntiriĝon en formo de streko, maldika kiel hareto, metita sur la mezon de la okulo. Poste la pupiloj iom post iom denove etendiĝas, ĝis noktomezo, kiam ili ricevas la formon de rombo. Niaj ĉinaj amikoj certigis nin, ke ĉiu infano en mallonga tempo akiras grandan lertecon kaj akuratecon por konstati la tempon el kataj okuloj. Tre baldaŭ ni konvinkiĝis, ke tiuj ĉi horloĝoj funkcias tute regule, kaj ĉiuj laŭ preciza sinkroneco.
La penso pri fino de la mondo turmentis la homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antaŭdiroj. Ne parolante jam pri la kredo je “Millenium”, do la ekzistado de la mondo nur en la daŭro de mil jaroj post Kristo (kredo fondita kvazaŭ sur kelkaj esprimoj de la Biblio), ni trovas en la mezaj jarcentoj tre oftajn antaŭdirojn de tiu ĉi speco. Bernardo el Turingio en la jaro 960 antaŭdiris proksiman finon de la mondo, li eĉ difinis la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan Vendredon. Tia fakto havis lokon en la jaro 992, sed tiu ĉi jaro pasis, kaj la mondo ne esprimis eĉ la plej malgrandan intencon perei. En la daŭro de la 10-a jarcento ĉiuj reĝaj decidoj komenciĝis per la vortoj: “ĉar la fino de la mondo estas jam proksima”. En la jaro 1186 la astrologoj ektimigis la popolojn per antaŭdiro, ke baldaŭ fariĝos kuniĝo de ĉiuj planedoj. En la komenco de la 16-a jarcento la alkemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro1335 venos la Antikristo. La glora hispana predikisto, Vincento Ferrier certigis, ke la mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj sin trovas en la Psalmoj, do ĉirkaŭ 2537 jarojn. La fino de la mondo estis decidita por la jaro 1832, pri tio ĉi restis eĉ signo en kanteto de Béranger: “Finissons en le monde est assez vieu”. La antaŭdiro por la jaro 1840 faris grandegan impreson. La finiĝo de la monda vivo devis havi lokon la sesan de januaro. Miloj da homoj finis la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton. Ni tamen scias, ke ankaŭ tiu ĉi antaŭdiro montriĝis ne tiel danĝera. Ni ne ekzamenas nun la multajn aliajn astrologiajn kaj kabalajn antaŭdirojn, ĉar oni povus verki pri ili apartan volumon, precipe, ĉar tiaspecaj ideoj senĉese aperas en la historio de la homaro.
Nincsenek megjegyzések:
Megjegyzés küldése